“Ni povas sekvi lin morgaŭ.”
“Ĉu ni povas? Ne estas tiel facile kiel vi opinias. Vi ne konas la kembriĝ-graflandan pejzaĝon. Ĝi ne utilas por kaŝado. La tuta kamparo, kiun mi trapasis ĉi-vesperon, estas ebena kiel la manplato kaj pli-malpli senarbara, kaj la viro, kiun ni spuras, ne estas stulta, kiel li bone montris ĉi-vesperon. Mi telegrafis al Overtono por ke li sciigu nin ĉe ĉi tiu adreso pri freŝaj disvolviĝoj en Londono, kaj dume ni povas nur koncentri nian atenton je d-ro Armstrongo, kies nomon la helpema komizino permesis al mi legi en la kopio de la urĝa mesaĝo de Staŭntono. Li scias kie estas la junulo, al tio mi ĵuras. Kaj se li scias, ni estas kulpaj se ni ne povas ankaŭ scii. Nun mi devas konfesi ke la avantaĝo estas ĉe li, kaj kiel vi scias, Vatsono, mi ne kutime permesas lasi aferojn tiele.”
Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanĝo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.
SINJORO, [ĝi tekstis] — Mi povas sendubigi vin ke vi malŝparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron ĉe la malantaŭo de mia duonkaleŝo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staŭntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malŝparas vian tempon en Kembriĝo. — Fidele via
LEZLIO ARMSTRONGO.
Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaŭ ol mi forlasos lin.”
“Lia kaleŝo estas ĉe lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleŝiĝas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ĉu?”
“Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ĉiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaĉo ol estas dece. Sendube vi trovu vidindaĵojn en ĉi tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ĉi-vesperon.”
Tamen denove mia amiko desapontiĝis. Li vespere revenis laciĝe kaj sensukcese.
“Mi jam havis sensukcesan tagon, Vatsono. Trovante la ĝeneralan direkton de la kuracisto, mi pasis la tagon vizitante ĉiujn vilaĝojn ĉe tiu flanko de Kembriĝo, kaj interparolante kun drinkejmastroj kaj aliaj novaĵaj perantoj. Mi transiris iom da distanco. Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono, ĉiun mi esploris kaj ĉiu desapontis. La ĉiutagan aperadon de duonkaleŝo kaj ĉevalparo oni povus apenaŭ preteratendi en tiaj Dormemaj Valetoj. Denove la kuracisto poentas. Ĉu estas telegramo por mi?”
“Jes, mi jam legis. Jen: ‘Petu Pompeon de Jeremia Diksono, Trinitato-Kolegio.’ Mi ne komprenas.”
“Ho, estas sufiĉe klara. Ĝi estas sendita de nia amiko Overtono, kaj respondas al demando mia. Mi ĝuste sendas mesaĝon al s-ro Jeremia Diksono, kaj tiam mi ne dubas ke nia bonŝanco revenos. Parenteze, ĉu estas novaĵo pri la matĉo?”
“Jes, estas bonega raporto en la plej freŝa numero de la tiea vespera ĵurnalo. Oksfordo venkis per unu golo kaj du penoj. La lastaj frazoj de la priskribo tekstas: ‘La malvenko de la Pala Bluuloj estu tute atribuita al la bedaŭra foresto de la spertega internaciulo, Godfreo Staŭntono, kies mankon oni sentis dum la tuta konkurso. La manko de kombino en la trikvarona linio kaj ilia malforteco en kaj atako kaj defendo pli-malpli neŭtrigis la penadojn de la fortika kaj laborema bando.’”
“Do la malbonaŭguroj de nia amiko Overtono pravas,” diris Holmso. “Persone mi konsentas kun d-ro Armstrongo, ke futbalo ne estas ene de mia limo. Ni devas frue enlitiĝi, Vatsono, ĉar mi antaŭvidas ke la morgaŭa tago estos eventplene.”
Mi teruriĝas per mia unua ekrigardo pri Holmso la venontan matenon, ĉar li sidis apud la fajro tenante etan subhaŭtan injektilon. Mi ligis tiun ilon kun la unusola molaĉo en lia naturo, kaj mi timis la plej malbonan, kiam mi vidis ĝin scintila en lia mano. Li ridis pro mia esprimo de konsterno kaj metis ĝin surtablen.
“Ne, ne, mia kara ulo, ne timu. Ĝi ne estas ĉi-foje ilo de fieco, sed male estu tio, kio malŝlosos nian enigmon. Mia espero estas bazita sur ĉi tiu subhaŭta injektilo. Mi ĵus revenas de priskolta ekspedicio, kaj ĉio estas favore. Matenmanĝu bone, Vatsono, ĉar hodiaŭ mi intencas spuri d-ron Armstrongon, kaj ni ne povas halti por ripozi aŭ manĝi ĝis mi trovos lian kaŝejon.”
“Tiuokaze,” diris mi, “ni devus prefere porti nian matenmanĝaĵon, ĉar li foriras frue. Lia kaleŝo estas ĉe la pordo.”
“Ne gravas. Lasu lin foriri. Li ja estus sprita se li povos iri tien, kien ni ne povos sekvi. Kiam vi finmanĝos, venu suben kun mi, kaj mi prezentos vin al detektivo, kiu estas eminenta spertulo en la venonta afero.”
Kiam ni malsupreniris, mi sekvis Holmson en la stalkorton, kie li malfermis la pordon de stalfako kaj elkondukis kompaktan, kurtorelan, blank-kaj-brunan hundon parte biglan kaj parte volphundan.
“Lasu min prezenti Pompeon.” diris li. “Pompeo estas la plej eminenta el la tieaj ĉashundoj — ne tre rapida, kiel montras lia formo, sed lojala en la spurado. Nu, Pompeo, eble vi ne estas tre rapida, sed mi anticipas ke vi estas tro rapida por paro de mezaĝaj Londonanoj, do mi ĝuste fiksas ĉi tiun ledan rimenon je via kolringo. Nu, knabo, venu kaj montru kiel vi kapablas.” Li kondukis la hundon al la pordo de la kuracisto. La hundo ĉirkaŭflaris momente, kaj plorante akre pro ekscito li ekiris laŭ la strato, tirante la rimenon por plirapidi. Post duona horo, ni estis ekster la urbo kaj hastante laŭ kampara vojo.
“Kion vi faris, Holmso?” mi demandis.
“Fadenmontran kaj malnovan rimedon, sed fojfoje utilan. Ĉi-matene mi iris en la korton de la kuracisto kaj perinjektile ŝprucis anizon sur la malantaŭan radon. Spurhundo sekvis anizon de ĉi tie ĝis Johano de Groto, kaj nia amiko, Armstrongo, devus veturi tra la Kem-rivero antaŭ ol li igus Pompeon perdi la spuron. Ho, la ruza fripono! Jen tiele li ŝtelevitis min hieraŭ.”
Subite la hundo forturniĝis de la ĉefvojo en gresan vojeton. Post kilometro tiu kondukis en alian larĝan vojon, kaj la spuro turniĝis rekte dekstren en la direkto de la urbo, kiun ni ĵus postlasis. La vojo kurbiĝis sude de la urbo, kaj daŭris en la kontraŭa direkto al tio en kiu ni komence iris.
“Ĉi tiu ĉirkaŭiro estas tute por ni, ĉu?” diris Holmso. “Jen la kialo, ke miaj enketoj inter la vilaĝanoj montris nenion. La kuracisto certe konkuras per ĉiuj siaj fortoj, kaj oni deziras scii la kialon por tia komplika trompo. Jen devas esti la vilaĝo Trompingtono dekstraflanke. Kaj, je Jovo! jen la duonkaleŝo alproksimiĝas al ni. Ek, Vatsono — ek, aŭ li vidos nin!”
Li saltis tra barilpordo en kampon, tirante la malvolantan Pompeon. Ni estis apenaŭ sub la heĝo kiam la kaleŝo klakete preterruliris. Mi ekvidis d-ron Armstrongon kun ŝultroj klinitaj, kapo sinkita en la manojn — la bildo mem pri aflikto. Mi sciis per la pli grava vizaĝo de mia kunulo ke li ankaŭ ekvidis.
“Mi timas ke nia serĉo havas sinistran finon,” li diris. “Ne estas longe antaŭ ol ni scios. Venu, Pompeo! Ha, estas la dometo en la kampo!”
Oni ne povis dubi ke ni atingis nian celon. Pompeo ĉirkaŭkuris kaj avide ploris ekster la barilpordo, kie la markojn de la radoj de la duonkaleŝo oni ankoraŭ vidis. Pado kondukis al la soleca dometo. Holmso alligis la hundon al la heĝo, kaj ni hastis antaŭen. Mia amiko perkutis sur la eta kampara pordo, kaj ree perkutis sen respondo. Kaj tamen la dometo ne estis senhoma, ĉar mallaŭtan sonon ni aŭdis — sonon mizeran aŭ malesperan, nepreskribeble melankolian. Holmso paŭzis nedecideme, kaj tiam ekrigardis la vojon, kiun ni ĵus transiris. Duonkaleŝo alproksimiĝis, kaj oni ne povis ne rekoni la grizan ĉevalparon.
“Je Jovo, la kuracisto revenas!” kriis Holmso. “Tio findecidas. Ni devas vidi, kio okazis antaŭ ol li alvenos.”
Ni malfermis la pordon, kaj eniris la koridoron. La mallaŭta sono kreskis pli laŭte ĝis ĝi iĝis unu longa plorado de aflikto. Ĝi estis de supre. Holmso sagis supren kaj mi sekvis. Li malferme puŝis duonapertan pordon, kaj ni ambaŭ staris konsterne pro la vidaĵo antuaŭ ni.
“Virino, juna kaj belega, morte kuŝis sur lito. Ŝia trankvila pala vizaĝo kun malbrilaj tute malfermitaj bluaj okuloj rigardis supren de inter granda implikaĵo da oraj haroj. Ĉe la fino de la lito, duonsidante, duongenuante kun vizaĝo enterigita en la littukoj, estis juna viro kies formo ŝanceliĝis pro lia ploroj. Li estis tiel absorbata per sia amara lamentado, ke li neniam suprenrigardis, ĝis Holmso permane tuŝis lian ŝultron.
“Ĉu vi estas s-ro Godfreo Staŭntono?”
“Jes — jes, mi estas — sed vi tromalfruas. Ŝi estas morta.”
La viro estis tiom stupora ke oni ne povis komprenigi lin ke ni ne estas kuracistoj senditaj por helpi al li. Holmso penis konsoli lin kaj klarigi la zorgon spertitan de liaj amikoj pro la subita malapero, kiam surŝtupajn paŝojn oni aŭdis, kaj aperis la peza severa demandanta vizaĝo de d-ro Armstrongo ĉe pordo.