“Mi pensu iomete,” diris Holmso, eksidiĝante sur la lito de Staŭntono. “Vi estas la dumtaga pordisto, ĉu ne?”
“Jes, sinjoro, mi deĵoras ĝis la dekunua.”
“La nokta pordisto vidis neniun, ĉu?”
“Ne, sinjoro, unu teatra grupo alvenis malfrue. Neniu alia.”
“Ĉu vi deĵoris hieraŭ?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi portis iujn ajn mesaĝojn al s-ro Staŭntono?”
“Jes, sinjoro, unu telegramon.”
“Ha! estas interesige. Kioma horo?”
“Je ĉirkaŭ la sesa.”
“Kie estis s-ro Staŭntono kiam li ricevis?”
“Ĉi tie en sia ĉambro.”
“Ĉu vi ĉeestis kiam li malfermis ĝin?”
“Jes, sinjoro, mi atendis por scii ĉu estas respondo.”
“Nu, ĉu estis?”
“Jes, sinjoro, li skribis respondon.”
“Ĉu vi forportis ĝin?”
“Ne, li mem portis.”
“Sed li skribis antaŭ vi, ĉu?”
“Jes, sinjoro. Mi staris apud la pordo, kaj li kun malantaŭo turnita al la tablo. Kiam li finskribis, li diris: ‘En ordo, pordisto, mi mem forportis.’”
“Per kio li skribis?”
“Per plumo, sinjoro.”
“Ĉu la telegrafa mesaĝilo estas unu el tiuj surtable?”
“Jes, sinjoro, estas tio supra.”
Holmso leviĝis. Prenante la mesaĝilojn, li portis ilin al la fenestro kaj zorgeme kontrolis tion, kio estis plej supra.
“Domaĝe ke li ne skribis per krajono,” diris li suben ĵetante ilin desapontite. Sendube, kiel vi ofte rimarkis, Vatsono, la krajono kutime stampas la suban paperon — fakto kiu jam dissolvas multe da feliĉaj geedzecoj. Tamen, mi ne povas trovi spuron ĉi tie. Mi ĝojas tamen percepti ke li skribis per larĝbeka plumo, kaj mi povas apenaŭ dubi ke ni trovos ian stampon sur ĉi tiu sorbopapero. Ha, jes, certe jen la afero mem!”
Li forŝiris zonon de la sorbopapero kaj montris al ni ĉi tiun hieroglifon:
Kirilo Overtono estis ege ekscitita: “Tenu ĝin antaŭ la spegulo!” li kriis.
“Ne estas necese,” diris Holmso. “La papero estas maldensa, kaj la renverso montros la mesaĝon.” Li renversis kaj ni legis:
“Do jen la fino de la telegramo, kiun Godfreo Staŭntono sendis ene de kelkaj horoj de sia malapero. Estas almenaŭ ses vortoj, kiuj eskapas nin; sed la restaĵo — “Subtenu nin, je l’ ĉielo!” — pruvas ke la junulo vidis imponegan danĝeron, kiu alproksimiĝis al li, kaj de kiu iu alia povis lin protekti. “Nin” — rimarku vi! Temas pri aliulo. Kiu estas tiu krom la palvizaĝa barbulo, kiu mem ŝajnis tiom nerva? Kio do estas la ligo inter Godfreo Staŭntono kaj la barbulo? Kaj kio estas la tria fonto, de kio ili serĉas helpon kontraŭ urĝa danĝero? Nia enketo jam tiele mallarĝas.”
“Ni devas nur trovi tiun al kiu oni sendis la telegramon.” mi sugestis.
“Ĝuste, mia kara Vatsono. Via penso, kvankam profunda, jam venis en mian kapon. Sed mi devas diri ke vi jam rimarku, ke se oni iras en poŝtkontoron kaj petas vidi kopion de alies mesaĝo, la poŝta funkciulo eble estu iom malinklina komplezi.
Estas tiom multe da burokrataĵoj en tiaj aferoj. Tamen mi ne dubas ke per iometaj delikateco kaj lerteco ni atingu la celon. Dume, antaŭ vi, s-ro Overtono, plaĉas al mi ekzameni ĉi tiujn paperojn, kiujn oni postlasis surtable.”
Estas pluraj leteroj, fakturoj kaj kajeroj, kiujn Holmso renversis kaj ekzamenis per rapidaj nervaj fingroj kaj penetrantaj okuloj. “Estas nenio ĉi tie,” li fine diris. “Parenteze, mi supozas ke via amiko estas sana junulo — nenio misas ĉe li, ĉu?”
“Tute sane.”
“Ĉu li iam estis malsana?”
“Eĉ ne unu tagon. Iam li ne povis ludi pro tranĉvundo en la tibio, kaj unufoje li difektis la patelon, sed estas nenio alia.”
“Eble li ne estas tiom forta, kiom vi supozas. Mi devus opinii, ke li havu ian sekretan aflikton. Laŭ via konsento, mi enpoŝigos kelke da ĉi tiuj paperoj, okaze ke ili rilatu al nia estonta enketo.”
“Momenton — momenton!” kriis plendema voĉo, kaj ni suprenrigardis por trovi kuriozan maljunulon, ŝanceliĝantan kaj tikantan en la pordokadro. Li estis vestita per velkita nigra vesto kaj tre larĝranda cilindra ĉapelo kaj libera blanka kravato — la tuta aspekto estis tio de kampara pastoro aŭ tio de funebraĵista mutulo. Tamen, malgraŭ lia ĉifona kaj eĉ absurda aspekto, lia voĉo havis akran krepiton kaj lia maniero rapidan intensecon, kiu komandas atenton.
“Kiu vi estas, sinjoro, kaj per kia rajto vi tuŝas la paperojn de ĉi tiu sinjoro.” li demandis.
“Mi estas privata detektivo kaj mi klopodas klarigi ties malaperon.”
“Ho, ĉu vere, ĉu vere? Kaj kiu ordonis al vi, ĉu?”
“Ĉi tiu sinjoro, amiko de s-ro Staŭntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”
“Kiu vi estas, sinjoro?”
“Mi estas Kirilo Overtono.”
“Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ĉu?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi pretas pagi la koston?”
“Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”
“Sed se lin oni neniam trovos, ĉu? Respondu al mi, mi petas!”
“Ĉi-kaze, sendube lia familio—”
“Tute ne, sinjoro!” kriegis la eta viro. “Ne anticipu ricevi pencon de mi — ne eĉ pencon! Vi komprenu tion, s-ro Detektivo! Mi estas lia sola parenco, kaj mi diras ke mi ne respondecas. Se li havas vivekspekton, estas pro tio ke mi neniam malŝparis monon, kaj mi ne proponas ke mi nun komencas. Rilate al tiuj paperoj, kiujn vi volas tiel libere forporti; mi devas diri al vi ke okaze ke estu iu valora inter ili, vi respondecas raporti pri tio, kion vi faros.”
“Bonege, sinjoro,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi, dume, ĉu vi mem havas ian teorion por klarigi la malaperon de la junulo?”
“Ne, sinjoro, tion mi ne havas. Li estas sufiĉe granda kaj sufiĉe aĝa prizorgi sin mem, kaj se li estas tiel malsaĝa perdi sin mem, mi tute rifuzas akcepti la respondecon serĉi por li.”
“Mi tute komprenas vian sintenon,” petoleme diris Holmso. “Godfreo Staŭntono ŝajnas malriĉa. Se oni forkaptis lin, ne povus pro liaj havaĵoj. La famo de viaj riĉaĵoj cirkulas, lordo Mont-Jakobo, kaj estas certe eble ke rabista bando akiris vian nevon por gajni informon pri via domo, viaj kutimoj kaj via trezoro.”
La vizaĝo de la malagrabla eta vizitanto blankiĝis ĝis la koloro de lia kravato.
“Pro l’ ĉielo, sinjoro, kia ideo! Mi neniam pripensas tian fiecon! Kiaj nehomaj kanajloj estas en la mondo! Sed Godfreo estas bona knabo — fidela knabo. Nenio persvados lin perfidi sian maljunan onklon. Mi formovigos la arĝentaĵojn al banko ĉi-vespere. Dume, domaĝu neniun rimedon, s-ro Detektivo! Mi petas ke vi provu ĉion por sekure revenigi lin. Rilate al la mono, vi ĉiam povas dependi de mi por kvin aŭ dek pundoj.”
Eĉ en sia humiliĝa animstato la nobela avarulo povis doni neniun helpeman informon al ni, ĉar li konis nur iomete pri la privata vivo de sia nevo. Nia sola spuro estas en la trunkita telegramo, kaj kun kopio Holmso penis trovi duan eron de sia ĉeno. Ni postlasis lordon Mont-Jakobon, kaj Overtono iris por sciigi la ceterajn teamanojn pri la malfortuno, kiu trafis ilin.
Estis telegrafa kontoro proksime al la hotelo. Ni haltis ekstere.
“Ni povas nur ekprovi, Vatsono” diris Holmso. “Kompreneble, per traserĉa mandato ni povas peti kopiojn, sed ni ne jam atingas tiun etapon. Mi ne supozas ke oni memoras vizaĝojn en tia okupata ejo. Ni kuraĝu.”
“Mi bedaŭras ke mi ĝenas vin,” li diris laŭ la plej milda maniero al la komizino malantaŭ la krado; “estas ia eta fuŝado pri telegramo kiun mi hieraŭ sendis. Mi ne jam ricevis respondon, kaj mi timegis ke mi ellasis mian nomon ĉefine. Ĉu vi povas diri al mi ĉu se jes?”
La komizino traserĉis la aron de kopioj.
“Kioma horo estis?” ŝi demandis.
“Iomete post la sesa.”
“Al kiu?”
Holmso metis la fingron al la lipojn kaj ekrigardis min. “La finaj vortoj estas ‘je l’ ĉielo,’” li flustris konfidence; “mi estas dezira ricevi respondon.”
La komizino disigis unu el la mesaĝiloj.
“Jen. Estas neniu nomo,” diris ŝi glatante ĝin sur la tablo.
“Do kompreneble jen la kialo ke mi ne ricevis respondon,” diris Holmso. “Ho ve, kiom stulta mi estas! Adiaŭ, fraŭlino, kaj multajn dankojn pro via helpo.” Li subridis kaj kunfrotis la manojn kiam ni denove atingis la straton.
“Nu?” mi demandis.
“Ni progresas, mia kara Vatsono, ni progresas. Mi havis sep malsimilajn planojn por ekvidi tiun telegramon, sed mi povas apenaŭ esperi ke mi sukcesas je la unuafojo mem.”
“Kaj kion vi gajnis?”
“Komencopunkton por nia enketo.” li vokis kabon. “Kingzkrasa stacidomo,” diris li.